| "Babilfrenzo (Jabberwocky in Esperanto)" | |
| Babilfrenzo de Lewis CARROLL elangligis Donald BROADRIBB ________________________________________ Rosge, dum la sxliplaj tovoj Tre gire en l' ongefo borlis, Misgilis cxiuj borogovoj, Tenrefoj dejmaj gorlis. "Evitu l' Babilfrenzon, filo, Makzelojn, ungojn sxirajn, kaj Jxuban birdon en l' azilo Lasu cxe l' fumrioza Ktaj'" Kun vorpa glavo en la mano Li sercxis predon. Pro timsento Li haltis -- ve! -- por pensi cxe Tumtumo dum momento. Sed dum li auxke pensis, la Flamanta Babilfrenzo sen- -hezite vorfis blurble tra l' arbaro -- tutsen pen'! Unu du! Unu du! Kaj plu kaj plu! Per vorpa klingo li gxin hakis! En lian sakon la bestan kapon La glavo snikersnakis. "Kaj cxu la Babilfrenzo mortis? Brakumu min, knabeto, hoj! Ho frabgxa tag'! Kala-Kalag!" Li cxortlis pro sia gxoj'. Rosge, dum la sxliplaj tovoj Tre gire en l' ongefo borlis, Misgilis cxiuj borogovoj, Tenrefoj dejmaj gorlis. |
|